Bhaktapur Darbar Square

Pasis ok monatoj post la granda tertremo de Nepalo. Mi hieraŭ nokte sonĝis pri Bhaktaupr Darbar Square. Ne estas malfacile atingi tiun lokon de mia loĝejo, sed ekzistas onidiro “Oni kutime ne zorgas, kaj respektas proksiman pilgrimejon” same tiu onidiro funkciis kun mi, ĉar jam pasis ok monatoj post la tertremo, sed mi neniam atentis pri tiu placo. Subite mia sonĝo igis min viziti tiun lokon. Do mi vizitis ĝin tuj la sekvantan tagon.
Bhaktapur Darbar Square estas unu el la mondheredaĵoj de UNESKO en Nepalo. Ĝi havis damaĝon por la tertremo ĉi aprile kaj perdis ĝian belecon. Ĝi estas placo, kiu situas en la plej malgranada distrikto de Nepalo nome Bhaktapur. Tiu ĉi distrikto situas 13 km oriente de Kathmanduo. Bhaktapur Darbar Square estas plej ŝatata vidindaĵo en la Valo de Kathmanduo. Tiu ĉi placo estis severe damaĝita pro la tertremo en la jaro 1934, sed oni tre bone vivigis ĝin. En 25a de Aprilo, 2015 ĝi perdis multajn konstruaĵojn. Grava templo de Bhaktapur placo perdis ĝian tegmenton, kaj alia belega pagodstila templo ne plu staras kaj altiras la atenton de la homoj, ĝi tute detruiĝis. Feliĉe unu alta pagodstila templo staras kaj proksimigas homojn al ĝi. Estis mia unua vizito al tiu placo post la tertremo. Jen estas kelkaj fotoj, kiujn mi fotis dum mia promenado ĉirkaŭ la placo.

20151213_114051
Proksime de la Bhaktapur Darbar Square, UNICEF  faris tendajn dometojn por la viktimoj de la tertremo. Situacio de la viktimoj estas malbonaj, ĉar jam komenciĝis vintro en Nepalo. Ni povas vidi sur tiu ĉi foto, ke homoj sekigas siajn vestaĵojn por ke nokte ili havu varmajn vestaĵojn. 

 

20151213_114223
Dank’ al la ĉina registaro, kiu starigis tiun ĉi tendaron por la viktimoj. Po unu tendo po unu familio. Ege malfacile familianoj vivas en tiuj etaj tendoj.

 

20151213_114620
Ĉefa pordo de la placo. Leono gardas la pordon de la  placo. Feliĉe ĝi sukcesis travivi la tertremon kaj bonvenigas vizitantojn.

 

20151213_115618
Pagodstila templo, kiu altiras la atenton de la homoj, proksimigas turistojn al ĝi. Feliĉe ĝi ne havis grandan vundon dum la tertremo. Nur en la supra parto estas iomete difektita. Flanke de la templo homoj apogas siajn domojn per lignaj apogiloj.

 

20151213_120124
Ĉi tie antaŭ la tertremo firme stariĝis 5 etaĝa pagodstila templo, sed tertremo tute detruis la templon. Nur la gardistoj (elefantoj, leonoj, virbovoj) de la templo atente zorgas la movojn de la  homoj.

 

20151213_120226
Templeto apogita per lignaj apogiloj. Malantaŭ la templeto estas 55 fenestra palaco. Tiu palaco estas belege konstruita kun multaj arĥitekturaĵoj.

 

20151213_120508
Hazarda okazaĵo en placo. Studentoj de diversaj lernejoj  promenadas ĉirkaŭ la placo manifestante, ke ” eduku al ne kleraj homoj kaj kapabligu ilin”.

 

20151213_121935
Detruita domo en la placo, iam ajn ĝi povas fali. Tamen homoj ripozas en ĝia ombro. Vizitantoj volas, ke registaro malkonstruu ĝin.

 

20151213_124926
En iu angulo de la placo, mi hazarde renkontis metiiston. Li faras monkonservujon. Li uzas nigran koton por fari ĝin. En Bhaktapur placo oni povas vidi diversajn metiistaĵojn.

 

20151213_125722
En la mallarĝa strato domoj estas apogitaj per lignaj apogiloj. Kavnkam lignaj apogiloj ne estas fortaj kompare kun feraj apogiloj. Sed pro la multkosteco de la fero, homoj uzas lignon por savi siajn domojn.
Advertisements

Vizito al la tertreme detruita placo

2an de Decembro mi vizitis tertreme detruitan placon, kiu nomiĝas Darbar Square. Ĝi situas en Kathmanduo. Kaj ĝi estas unu el la mondherdaĵoj de UNESKO ĉar pro tio ke ene de la placo troviĝas multaj temploj kaj pagodoj. Troviĝas ankaŭ templo de vivanta Diino kumari, ŝi estas adorata dum festotagoj. Iam konstuaĵoj de la placo estis ekzemplero de la nepala arĥitektuo. Estas mia unua vizito al tiu placo post la tertremo. Tiu ĉi historia placo estis grave vundita dum la aprila tertremo ĉi jare. Multaj temploj kaj konstruaĵoj estas apogataj per lignaj apogiloj ĉirkaŭ kaj en la placo. Riparado de damaĝitaj temploj tute ne okazas. Multaj civitanoj akuzas kaj kontraŭas la registaron. Antaŭ kelkaj monatoj Nepalo ricevis unuan respublikan konstitucion kaj laŭ la regularo de la konstitucio, parlamentanoj devas aprobi la decidon de la riparado de tiaj heredaĵoj. Sed tio ĝis nun ne okazis pro tio rekonstruo tute ne okazas. Antaŭ la tertrermo aroj da turistoj ĉiu tage troviĝis en tiu placo, sed nuntempe nur kelkaj turistoj. Vidante tian situacon de la placo mi sentis malfeliĉon.

20151130_113822
Muzea konstuaĵo en la placo

 

 

20151130_114010
Vere bela arĥitekturo fare de nepalaj arĥitekuristoj. En ĉi konstruaĵo vivas vivanta Diino.

 

20151130_114429
Tegmentoj de la temploj estas kovritaj de la Kolomboj

 

20151130_113736
Muzeo apogita de feraj apogiloj. En la muzeo troviĝas multaj historiaĵoj. Nuntempe ĝi estas fermita.

 

20151130_114322
Soldatoj kolektas skulptaĵojn por konservi kaj reuzi.

 

20151130_115014
Pilgrimantoj antaŭ la ĉefa pordo de la detruita templo.

 

20151130_114836
Templo de Hanuman (Simiodio)