2an de Decembro mi vizitis tertreme detruitan placon, kiu nomiĝas Darbar Square. Ĝi situas en Kathmanduo. Kaj ĝi estas unu el la mondherdaĵoj de UNESKO ĉar pro tio ke ene de la placo troviĝas multaj temploj kaj pagodoj. Troviĝas ankaŭ templo de vivanta Diino kumari, ŝi estas adorata dum festotagoj. Iam konstuaĵoj de la placo estis ekzemplero de la nepala arĥitektuo. Estas mia unua vizito al tiu placo post la tertremo. Tiu ĉi historia placo estis grave vundita dum la aprila tertremo ĉi jare. Multaj temploj kaj konstruaĵoj estas apogataj per lignaj apogiloj ĉirkaŭ kaj en la placo. Riparado de damaĝitaj temploj tute ne okazas. Multaj civitanoj akuzas kaj kontraŭas la registaron. Antaŭ kelkaj monatoj Nepalo ricevis unuan respublikan konstitucion kaj laŭ la regularo de la konstitucio, parlamentanoj devas aprobi la decidon de la riparado de tiaj heredaĵoj. Sed tio ĝis nun ne okazis pro tio rekonstruo tute ne okazas. Antaŭ la tertrermo aroj da turistoj ĉiu tage troviĝis en tiu placo, sed nuntempe nur kelkaj turistoj. Vidante tian situacon de la placo mi sentis malfeliĉon.
Mi dankas vin pro interesaj raporto kaj fotoj pri la detruita templo. Mi ne sciis pri tio, nun mi scias kaj ege bedauras.
Saliko el Finnlando
LikeLike
Oh jes kara. Mi esperas, ke registaro baldaŭ komencos rekonstrui.
LikeLike
tre bedauxrinda afero. mi memoras, ke mi vizitis la lokon kun esperantistoj. mi esperas, ke la homara kulturheredajho baldaux renovighus. so gilsu el koreio.
LikeLike
Ankaŭ ni tiel opinias.
LikeLike
Very nice Pradip.
Congrats.
LikeLike
Thank you!
LikeLike
tre bona afero ke vi montris al ni la nunan kondic’on de la palaco kaj mi esperas ke iu gravulo certe notos g’in.
LikeLike
Ni vidu kio okazos
LikeLike
bonan tagon kara Pradip,mi sincere salutas vin el Ceha republiko.mi vizitis via lando pasinta jaro.dankon por via mesago en facebook.amike helena
LikeLike
Ah ĉu?
Saluton!
LikeLike
Estimata kaj kara s-ro Pradip GHIMIRE, elkoran dankon pro viaj fotoj, kiuj montras nunan situacion de Monda heledajxo. Fartu bone kaj estu sana!
LikeLike
Tute ne dankinde. Anakŭ vi fartu bone kaj restu sana.
LikeLike