Pasis ok monatoj post la granda tertremo de Nepalo. Mi hieraŭ nokte sonĝis pri Bhaktaupr Darbar Square. Ne estas malfacile atingi tiun lokon de mia loĝejo, sed ekzistas onidiro “Oni kutime ne zorgas, kaj respektas proksiman pilgrimejon” same tiu onidiro funkciis kun mi, ĉar jam pasis ok monatoj post la tertremo, sed mi neniam atentis pri tiu placo. Subite mia sonĝo igis min viziti tiun lokon. Do mi vizitis ĝin tuj la sekvantan tagon.
Bhaktapur Darbar Square estas unu el la mondheredaĵoj de UNESKO en Nepalo. Ĝi havis damaĝon por la tertremo ĉi aprile kaj perdis ĝian belecon. Ĝi estas placo, kiu situas en la plej malgranada distrikto de Nepalo nome Bhaktapur. Tiu ĉi distrikto situas 13 km oriente de Kathmanduo. Bhaktapur Darbar Square estas plej ŝatata vidindaĵo en la Valo de Kathmanduo. Tiu ĉi placo estis severe damaĝita pro la tertremo en la jaro 1934, sed oni tre bone vivigis ĝin. En 25a de Aprilo, 2015 ĝi perdis multajn konstruaĵojn. Grava templo de Bhaktapur placo perdis ĝian tegmenton, kaj alia belega pagodstila templo ne plu staras kaj altiras la atenton de la homoj, ĝi tute detruiĝis. Feliĉe unu alta pagodstila templo staras kaj proksimigas homojn al ĝi. Estis mia unua vizito al tiu placo post la tertremo. Jen estas kelkaj fotoj, kiujn mi fotis dum mia promenado ĉirkaŭ la placo.
Proksime de la Bhaktapur Darbar Square, UNICEF faris tendajn dometojn por la viktimoj de la tertremo. Situacio de la viktimoj estas malbonaj, ĉar jam komenciĝis vintro en Nepalo. Ni povas vidi sur tiu ĉi foto, ke homoj sekigas siajn vestaĵojn por ke nokte ili havu varmajn vestaĵojn.
Dank’ al la ĉina registaro, kiu starigis tiun ĉi tendaron por la viktimoj. Po unu tendo po unu familio. Ege malfacile familianoj vivas en tiuj etaj tendoj.
Ĉefa pordo de la placo. Leono gardas la pordon de la placo. Feliĉe ĝi sukcesis travivi la tertremon kaj bonvenigas vizitantojn.
Pagodstila templo, kiu altiras la atenton de la homoj, proksimigas turistojn al ĝi. Feliĉe ĝi ne havis grandan vundon dum la tertremo. Nur en la supra parto estas iomete difektita. Flanke de la templo homoj apogas siajn domojn per lignaj apogiloj.
Ĉi tie antaŭ la tertremo firme stariĝis 5 etaĝa pagodstila templo, sed tertremo tute detruis la templon. Nur la gardistoj (elefantoj, leonoj, virbovoj) de la templo atente zorgas la movojn de la homoj.
Templeto apogita per lignaj apogiloj. Malantaŭ la templeto estas 55 fenestra palaco. Tiu palaco estas belege konstruita kun multaj arĥitekturaĵoj.
Hazarda okazaĵo en placo. Studentoj de diversaj lernejoj promenadas ĉirkaŭ la placo manifestante, ke ” eduku al ne kleraj homoj kaj kapabligu ilin”.
Detruita domo en la placo, iam ajn ĝi povas fali. Tamen homoj ripozas en ĝia ombro. Vizitantoj volas, ke registaro malkonstruu ĝin.
En iu angulo de la placo, mi hazarde renkontis metiiston. Li faras monkonservujon. Li uzas nigran koton por fari ĝin. En Bhaktapur placo oni povas vidi diversajn metiistaĵojn.
En la mallarĝa strato domoj estas apogitaj per lignaj apogiloj. Kavnkam lignaj apogiloj ne estas fortaj kompare kun feraj apogiloj. Sed pro la multkosteco de la fero, homoj uzas lignon por savi siajn domojn.
Mi estas juna Esperantisto el Nepalo. I am young Esperanto Speaker from Nepal. I likes reading Esperanto Books, Hiking, Cycling, Drinking Coffee and Making Friends
View all posts by Pradip Ghimire
3 thoughts on “Bhaktapur Darbar Square”
Dankon pro via bona raporto. Aparte interesa estas la manifestacio de studentoj : ”eduku al ne kleraj homoj kaj kapabligu ilin”. Ili pravas. Rekonstruo de damaĝitaj kaj detruitaj konstruaĵoj postulas multajn fortojn, kompetentecon, kapablon, kaj longan tempon. Estas bedaŭrinde ke la aŭtoritatoj montriĝis ne sufiĉe viglaj por redoni al la postvivantoj pli bonajn vivkondiĉojn.
Dum la spektado de la fotaĵoj, al mi okulfrapis ke ilia farinto kaj prezentinto koncentris sian atenton al la stato de la temploj kaj aliaj publikaj vidindaĵoj post la terura tertremo, anstataŭ tiu de la HOMAJ VIKTIMOJ. Kaj mi ne komprenis ankaŭ kial faris ĉinoj la tendojn por la senhejmuloj anstataŭ ilia la propra ŝtato. Ĉu la politikistoj en altaj pozicioj tie havas ankaŭ pli gravajn aferojn ol mildigi la suferojn de la loĝantaro pro la sekvoj de la tertremo?

LikeLike

Kiam alvenia ĉian savista grupo tiam ili starigis tendojn al viktimoj. Politikistoj ne atentas pri viktimoj. Ĉiam ili batalas por la seĝo.
LikeLike