Mi vizitis al Changu Narayan Templo

9an de Februaro 2016, mi vizitis la templon nomata Changu Narayan. Ĝi estas unu el la mondheredaĵoj de UNESKO en Nepalo. Ĝi estas pogodstila templo kaj konsiderata kiel la plej malnova templo de Nepalo. Tiu ĉi templo montras la talentan arĥitekturon de la nepalaj arĥitekturistoj kaj skulptaĵojn kaj artaĵojn rilate al Dio Viŝnuo (Viŝnuo estas unu el la tri ĉefdioj en hinduismo, konservanto kaj estiganto de la universo) Laŭ onidiro, la templo estis konstruita en la 3a jarcento. Ĝi situas en la pinto de la monteto nome Changu. La templo estas ĉirkaŭita de arbaroj kaj malgranda vilaĝo nome Changu vilaĝo. Ĝi situas en Distrikto Bhaktapur. Bhaktapur estas unu el la distriktoj, kiu, multe suferis la tertremon de aprilo 2015. Ankaŭ tiu ĉi templo suferis la tertremon parte ĝi detruiĝis. Nuntempe la templo estas apogita de fera kaj ligna apogiloj. Registaro plej baldaŭ planas renovigi ĝin. Ĝi estis mia unua vizito al tiu templo post la tertremo. Antaŭ la tertremo templon vizitis averaĝe ĉirkaŭ 150 turistoj ĉiutage, sed nuntempe malmulte ta turistoj vizitas ĝin. Jen mi fote prezentas la nunan situacion de la templo.

Changu vilaĝo
vilaĝo Changu. Ĝi situas en la supro de la monteto.
senhoma vojo
Vojo al la templo. Antŭe sur tiu vojo estis multaj stratvendejoj, sed nuntempe tiuj vendejoj ne plu aperas.
Skulptisto
Vilaĝo Changu estas fama pro la skupltaĵo. Juna skulptisto faras la maskon de demono.
Enirejo de la templo
Trapasante ĉi tiun damaĝitan pordon oni atingis la tempon
Ĉefa templo
Jen la templo Changu Narayan. La situacio estas mizera. Ĝi vivas pro la helpo de apogiloj. Ĝis kiam tiuj apogiloj povas teni la pezon de la templo?
Arĥitekturo
Belega artaĵo omaĝe al Viŝnuo. Ĝi montras la talenton de la nepalaj arĥitekturistoj.
senkapa statuo de dio
Senkapa monumento de la dio. Dum la tertremo falis ion sur la kapo kaj restas nur la korpo.
germana projekto
Apud la templo ekzistas malgranda templeto. La renovigo de tiu ĉi templo estas zorgata de Germanio.
apogiloj
Iom da renovigo sur la muro de la templo. Helkolora briko estas nove metita.
portempa templo
Konservado de Dio en provizora ejo

Mi estis kortusita vidande la mizeran situacion de la templo. Mi esperas, ke registaro atente zorgos la renovigon de tiu ĉi templo. Ĝi estas malnova kaj ege valora por ni. Oni diras ke malnovaĵo estas kiel oraĵo.

Advertisements