1an de Decembro 2016, Mi vizitis tertreme detruitajn templon kaj palacon. Changunarayan templo kaj Bhaktapur Darbar Square. Ĝi estis detruita de la tertremo en Aprilo 2015. Ambaŭ estas mondheredaĵoj de UNESKO. Mi antaŭ naŭ monatoj vizitis tiujn lokojn por koni ĝin situacion kaj, mi ĉi foje vizitis por koni kiel progresas la rekonstruado. Mi rimarkis, ke la rekonstruado daŭras en testuda movo. Tio estas ke preskaŭ nenio ŝanĝiĝis, ĝi restas same kiel antaŭe. Rekonstrui tiajn lokojn estas malfaĉila kaj kostas tre multe je mono kaj tempo. Ĉar por rekonstrui oni nepre devas uzi samajn materialojn, per kiuj oni unuan fojon konstruis la templon kaj palacon alikaze ĝi perdus la valoron. Jen mi prezentas al vi la fotoraporton pri tiuj mondheredaĵoj.
pasis unu jaro kaj ok monatoj post la tertremo, sed domoj ankoraŭ estas apogitaj de la fera kaj ligna apogiloj.Skulptisto formas la figuron de Budho, proksime de la templo.Jen la tuta aspekto de la templo, ChangunarayanDetruitaj partoj de la templo.Templo estas apogita de la lignaj apogilojGardistoj de la templo dormas en tiu ĉi tendo, dank’ al Ĉinio por la helpoEn la ŝildo estas skribita “ne rajtas eniri templon kun sandaloj kaj leda zono.Studentoj scivolemas pri la kapo de la skulptaĵo. Ĝi perdis kapon dum la tertremoPanorama vido de la valo el templo. Templo situas je la alteco de 1400 metroj.
Subaj fotoj montras la nunan situacion de la Bhaktapur placo
Mizera domo en Bhaktapur, tamen vendistoj faras sian komercon en ĝi, ignorante la danĝeron.Pordo de la enirejo de la Bhaktapur placo estas rekonstruanta.Kolektiĝis la brikoj de la detruita templo en Bhaktapur. Malantaŭ la brikaro estas la detruita templo.Mi estas kortuŝita vidante mizeran kondiĉon de la nacia arta muzeo.Jen la ora pordo, kiu kondukas homojn al unu el la plej gravaj temploj de tiu placoPlano por la rekonstruadoKiel bele ili estas, ili volas reveni en sia propra loko, kaj pacience atendas la rekonstruadonVivo estas normala, sed la domoj estas danĝeraj, ĝi povas iam ajn faliĈina tendaro ankoraŭ restas. Viktimoj de la tertrmo ankoraŭ vivas en ĝi.Proksime de la placo estas bela lago
Mi estas juna Esperantisto el Nepalo. I am young Esperanto Speaker from Nepal. I likes reading Esperanto Books, Hiking, Cycling, Drinking Coffee and Making Friends
View all posts by Pradip Ghimire