Swayambhunath estas unu el la malnovaj heredaĵoj de Nepalo. Ĝi estis konstruita en la 5a jarcento. Kavankam la stupao estas dediĉita al Budhismo eĉ hinduoj adoras ĝin. Ĝi estas antikva religia arkitekturo sur la monto en Kathmanduo. Ĝi situas okcidente de Kathmanduo. En la kvartalo de Swayambhunath troviĝas multaj stupaoj kaj temploj. La ĉefa stupao havas okulojn de Budho kaj pentritaj okulharoj. Inter tiuj okuloj numero unu (en devanagario) estas pentrita kiel la nazo. Okuloj de Budho rigardas ĉiujn direktojn. La formo de la stupao reprezentas la tutan mondon. Kiam la persono vekiĝas de malvera mondo, li atingas iluminiĝon. La 13 apogeoj de la stupao klarigas, ke homoj devas trapasi tiujn apogeojn por atingi iluminiĝon.
Iam la valo de Kathmanduo estis lagego kaj en ĝi kreskis lotuso. Manĝusri havis vizion pri lotuso kaj vizitis tien por preĝi. Vidanate ke, la valo povus esti bona loĝloko por loĝigi homojn, li tranĉis la gorĝon de la valo. La akvo de la lagego elfluis kaj la valo iĝis Kathmanduo. La lotuso estas transformita al monteto kaj ĝia floro al Swayambhunath Stupao.
Mi vizitis ĝin dum la 2a speciala ekskurso, tio estis antaŭ 10 monatoj kun grupo da esperantistoj. Hodiaŭ mi denove vizitis ĝin por scii pri la rekonstruado de la temploj. Rekonstruo ekde hodiaŭ komenciĝis. Ĝi estas multe pli damaĝita ol aliaj temploj por la tertremo de 2015, precipe pro tio ke ĝi situas en la supro de la monto. Jen mi prezentas la nuna situacio de la Stupao.
Grupo da esperantistoj en Swyambhunath dum la 2a speciala ekskurso
La vojo, kiu kondukas vizitantojn al la Stupao
Jen la mizera kondiĉo de la templo. Kiu estas apud la ĉefa templo
Ĉi tiu templo perdis sian supran parton kaj nun atendas rekonstruadon
jen la kapo de la ĉefa templo. Tiuj du okuloj kontrolas la loĝantoj de la Urbo
Oni povas vidi la urbon, Kathmaduo el tiu templo. Aero de la urbo estas malpura
Vendistoj preparas sian tablon, kiuj vendas memoraĵojn ĉirkaŭ la templo
Komenco de la rekonstruo. Ili ĵus ekde hodiaŭ komencis
Troviĝas multaj simioj kaj kolomboj. En la foto povas vidi simion sur la templo
1an de Decembro 2016, Mi vizitis tertreme detruitajn templon kaj palacon. Changunarayan templo kaj Bhaktapur Darbar Square. Ĝi estis detruita de la tertremo en Aprilo 2015. Ambaŭ estas mondheredaĵoj de UNESKO. Mi antaŭ naŭ monatoj vizitis tiujn lokojn por koni ĝin situacion kaj, mi ĉi foje vizitis por koni kiel progresas la rekonstruado. Mi rimarkis, ke la rekonstruado daŭras en testuda movo. Tio estas ke preskaŭ nenio ŝanĝiĝis, ĝi restas same kiel antaŭe. Rekonstrui tiajn lokojn estas malfaĉila kaj kostas tre multe je mono kaj tempo. Ĉar por rekonstrui oni nepre devas uzi samajn materialojn, per kiuj oni unuan fojon konstruis la templon kaj palacon alikaze ĝi perdus la valoron. Jen mi prezentas al vi la fotoraporton pri tiuj mondheredaĵoj.
pasis unu jaro kaj ok monatoj post la tertremo, sed domoj ankoraŭ estas apogitaj de la fera kaj ligna apogiloj.Skulptisto formas la figuron de Budho, proksime de la templo.Jen la tuta aspekto de la templo, ChangunarayanDetruitaj partoj de la templo.Templo estas apogita de la lignaj apogilojGardistoj de la templo dormas en tiu ĉi tendo, dank’ al Ĉinio por la helpoEn la ŝildo estas skribita “ne rajtas eniri templon kun sandaloj kaj leda zono.Studentoj scivolemas pri la kapo de la skulptaĵo. Ĝi perdis kapon dum la tertremoPanorama vido de la valo el templo. Templo situas je la alteco de 1400 metroj.
Subaj fotoj montras la nunan situacion de la Bhaktapur placo
Mizera domo en Bhaktapur, tamen vendistoj faras sian komercon en ĝi, ignorante la danĝeron.Pordo de la enirejo de la Bhaktapur placo estas rekonstruanta.Kolektiĝis la brikoj de la detruita templo en Bhaktapur. Malantaŭ la brikaro estas la detruita templo.Mi estas kortuŝita vidante mizeran kondiĉon de la nacia arta muzeo.Jen la ora pordo, kiu kondukas homojn al unu el la plej gravaj temploj de tiu placoPlano por la rekonstruadoKiel bele ili estas, ili volas reveni en sia propra loko, kaj pacience atendas la rekonstruadonVivo estas normala, sed la domoj estas danĝeraj, ĝi povas iam ajn faliĈina tendaro ankoraŭ restas. Viktimoj de la tertrmo ankoraŭ vivas en ĝi.Proksime de la placo estas bela lago
9an de Februaro 2016, mi vizitis la templon nomata Changu Narayan. Ĝi estas unu el la mondheredaĵoj de UNESKO en Nepalo. Ĝi estas pogodstila templo kaj konsiderata kiel la plej malnova templo de Nepalo. Tiu ĉi templo montras la talentan arĥitekturon de la nepalaj arĥitekturistoj kaj skulptaĵojn kaj artaĵojn rilate al Dio Viŝnuo (Viŝnuo estas unu el la tri ĉefdioj en hinduismo, konservanto kaj estiganto de la universo) Laŭ onidiro, la templo estis konstruita en la 3a jarcento. Ĝi situas en la pinto de la monteto nome Changu. La templo estas ĉirkaŭita de arbaroj kaj malgranda vilaĝo nome Changu vilaĝo. Ĝi situas en Distrikto Bhaktapur. Bhaktapur estas unu el la distriktoj, kiu, multe suferis la tertremon de aprilo 2015. Ankaŭ tiu ĉi templo suferis la tertremon parte ĝi detruiĝis. Nuntempe la templo estas apogita de fera kaj ligna apogiloj. Registaro plej baldaŭ planas renovigi ĝin. Ĝi estis mia unua vizito al tiu templo post la tertremo. Antaŭ la tertremo templon vizitis averaĝe ĉirkaŭ 150 turistoj ĉiutage, sed nuntempe malmulte ta turistoj vizitas ĝin. Jen mi fote prezentas la nunan situacion de la templo.
vilaĝo Changu. Ĝi situas en la supro de la monteto.Vojo al la templo. Antŭe sur tiu vojo estis multaj stratvendejoj, sed nuntempe tiuj vendejoj ne plu aperas.Vilaĝo Changu estas fama pro la skupltaĵo. Juna skulptisto faras la maskon de demono.Trapasante ĉi tiun damaĝitan pordon oni atingis la temponJen la templo Changu Narayan. La situacio estas mizera. Ĝi vivas pro la helpo de apogiloj. Ĝis kiam tiuj apogiloj povas teni la pezon de la templo?Belega artaĵo omaĝe al Viŝnuo. Ĝi montras la talenton de la nepalaj arĥitekturistoj.Senkapa monumento de la dio. Dum la tertremo falis ion sur la kapo kaj restas nur la korpo.Apud la templo ekzistas malgranda templeto. La renovigo de tiu ĉi templo estas zorgata de Germanio.Iom da renovigo sur la muro de la templo. Helkolora briko estas nove metita.Konservado de Dio en provizora ejo
Mi estis kortusita vidande la mizeran situacion de la templo. Mi esperas, ke registaro atente zorgos la renovigon de tiu ĉi templo. Ĝi estas malnova kaj ege valora por ni. Oni diras ke malnovaĵo estas kiel oraĵo.
Pasis ok monatoj post la granda tertremo de Nepalo. Mi hieraŭ nokte sonĝis pri Bhaktaupr Darbar Square. Ne estas malfacile atingi tiun lokon de mia loĝejo, sed ekzistas onidiro “Oni kutime ne zorgas, kaj respektas proksiman pilgrimejon” same tiu onidiro funkciis kun mi, ĉar jam pasis ok monatoj post la tertremo, sed mi neniam atentis pri tiu placo. Subite mia sonĝo igis min viziti tiun lokon. Do mi vizitis ĝin tuj la sekvantan tagon.
Bhaktapur Darbar Square estas unu el la mondheredaĵoj de UNESKO en Nepalo. Ĝi havis damaĝon por la tertremo ĉi aprile kaj perdis ĝian belecon. Ĝi estas placo, kiu situas en la plej malgranada distrikto de Nepalo nome Bhaktapur. Tiu ĉi distrikto situas 13 km oriente de Kathmanduo. Bhaktapur Darbar Square estas plej ŝatata vidindaĵo en la Valo de Kathmanduo. Tiu ĉi placo estis severe damaĝita pro la tertremo en la jaro 1934, sed oni tre bone vivigis ĝin. En 25a de Aprilo, 2015 ĝi perdis multajn konstruaĵojn. Grava templo de Bhaktapur placo perdis ĝian tegmenton, kaj alia belega pagodstila templo ne plu staras kaj altiras la atenton de la homoj, ĝi tute detruiĝis. Feliĉe unu alta pagodstila templo staras kaj proksimigas homojn al ĝi. Estis mia unua vizito al tiu placo post la tertremo. Jen estas kelkaj fotoj, kiujn mi fotis dum mia promenado ĉirkaŭ la placo.
Proksime de la Bhaktapur Darbar Square, UNICEF faris tendajn dometojn por la viktimoj de la tertremo. Situacio de la viktimoj estas malbonaj, ĉar jam komenciĝis vintro en Nepalo. Ni povas vidi sur tiu ĉi foto, ke homoj sekigas siajn vestaĵojn por ke nokte ili havu varmajn vestaĵojn.
Dank’ al la ĉina registaro, kiu starigis tiun ĉi tendaron por la viktimoj. Po unu tendo po unu familio. Ege malfacile familianoj vivas en tiuj etaj tendoj.
Ĉefa pordo de la placo. Leono gardas la pordon de la placo. Feliĉe ĝi sukcesis travivi la tertremon kaj bonvenigas vizitantojn.
Pagodstila templo, kiu altiras la atenton de la homoj, proksimigas turistojn al ĝi. Feliĉe ĝi ne havis grandan vundon dum la tertremo. Nur en la supra parto estas iomete difektita. Flanke de la templo homoj apogas siajn domojn per lignaj apogiloj.
Ĉi tie antaŭ la tertremo firme stariĝis 5 etaĝa pagodstila templo, sed tertremo tute detruis la templon. Nur la gardistoj (elefantoj, leonoj, virbovoj) de la templo atente zorgas la movojn de la homoj.
Templeto apogita per lignaj apogiloj. Malantaŭ la templeto estas 55 fenestra palaco. Tiu palaco estas belege konstruita kun multaj arĥitekturaĵoj.
Hazarda okazaĵo en placo. Studentoj de diversaj lernejoj promenadas ĉirkaŭ la placo manifestante, ke ” eduku al ne kleraj homoj kaj kapabligu ilin”.
Detruita domo en la placo, iam ajn ĝi povas fali. Tamen homoj ripozas en ĝia ombro. Vizitantoj volas, ke registaro malkonstruu ĝin.
En iu angulo de la placo, mi hazarde renkontis metiiston. Li faras monkonservujon. Li uzas nigran koton por fari ĝin. En Bhaktapur placo oni povas vidi diversajn metiistaĵojn.
En la mallarĝa strato domoj estas apogitaj per lignaj apogiloj. Kavnkam lignaj apogiloj ne estas fortaj kompare kun feraj apogiloj. Sed pro la multkosteco de la fero, homoj uzas lignon por savi siajn domojn.
2an de Decembro mi vizitis tertreme detruitan placon, kiu nomiĝas Darbar Square. Ĝi situas en Kathmanduo. Kaj ĝi estas unu el la mondherdaĵoj de UNESKO ĉar pro tio ke ene de la placo troviĝas multaj temploj kaj pagodoj. Troviĝas ankaŭ templo de vivanta Diino kumari, ŝi estas adorata dum festotagoj. Iam konstuaĵoj de la placo estis ekzemplero de la nepala arĥitektuo. Estas mia unua vizito al tiu placo post la tertremo. Tiu ĉi historia placo estis grave vundita dum la aprila tertremo ĉi jare. Multaj temploj kaj konstruaĵoj estas apogataj per lignaj apogiloj ĉirkaŭ kaj en la placo. Riparado de damaĝitaj temploj tute ne okazas. Multaj civitanoj akuzas kaj kontraŭas la registaron. Antaŭ kelkaj monatoj Nepalo ricevis unuan respublikan konstitucion kaj laŭ la regularo de la konstitucio, parlamentanoj devas aprobi la decidon de la riparado de tiaj heredaĵoj. Sed tio ĝis nun ne okazis pro tio rekonstruo tute ne okazas. Antaŭ la tertrermo aroj da turistoj ĉiu tage troviĝis en tiu placo, sed nuntempe nur kelkaj turistoj. Vidante tian situacon de la placo mi sentis malfeliĉon.
Muzea konstuaĵo en la placo
Vere bela arĥitekturo fare de nepalaj arĥitekuristoj. En ĉi konstruaĵo vivas vivanta Diino.
Tegmentoj de la temploj estas kovritaj de la Kolomboj
Muzeo apogita de feraj apogiloj. En la muzeo troviĝas multaj historiaĵoj. Nuntempe ĝi estas fermita.
Soldatoj kolektas skulptaĵojn por konservi kaj reuzi.
Pilgrimantoj antaŭ la ĉefa pordo de la detruita templo.